1 00:00:02,510 --> 00:00:11,110 HERAKLO ĈE ADMETO 2 00:00:12,570 --> 00:00:18,380 Heraklo estas la plej granda el la herooj de antikva Helenio. 3 00:00:20,000 --> 00:00:27,680 La dekdu laboroj, faritaj de li en servo ĉe reĝo de Mikenoj Eŭrisfeo, 4 00:00:28,020 --> 00:00:30,850 Gloris lin en la historio. 5 00:00:31,310 --> 00:00:35,850 Sed ankaŭ estas konataj multaj aliaj liaj heroaĵoj, 6 00:00:35,920 --> 00:00:41,940 Povas esti, pli valoraj por ni, vivantaj en la dudeka jarcento. 7 00:00:42,210 --> 00:00:48,440 Pri unu el ili rakontas ĉi tiu filmo. 8 00:01:50,760 --> 00:01:54,680 Mojroj, diinoj de la sorto, profetis baldaŭan morton por mi. 9 00:01:54,870 --> 00:01:59,790 Malmulte mi vivis. Min timigas tiel rapide lasi la teran vivon. 10 00:02:00,190 --> 00:02:03,460 Ho, Apolono, mi petegas vin: diru per la buŝo de Pitio, 11 00:02:03,540 --> 00:02:08,009 Ĉu povas mi eviti ĉi tiun morton, tiel fruan? 12 00:02:08,680 --> 00:02:10,270 Vi povas 13 00:02:10,660 --> 00:02:13,820 Liberigi vin de morto, 14 00:02:14,100 --> 00:02:18,960 Se en la lasta horo de via vivo 15 00:02:19,600 --> 00:02:25,020 Iu konsentos propravole anstataŭ vi 16 00:02:25,630 --> 00:02:31,440 Iri en la malhelan regnon de Hadeso. 17 00:02:32,430 --> 00:02:37,550 Ho, Apolono, kian feliĉon vi donacas al mi! Mi ne mortos! 18 00:02:37,790 --> 00:02:40,780 Mi ne mortos! 19 00:02:50,330 --> 00:02:55,070 — Admeto... — Mi estas savita, Alkesto! 20 00:02:57,480 --> 00:02:59,450 Mi ne mortos. 21 00:03:03,760 --> 00:03:07,700 Mi vivos. Apolono donis feliĉan profetaĵon. 22 00:03:08,110 --> 00:03:12,700 Tuj kiam vi elŝipiĝis, ni sciis ĉion. 23 00:03:15,770 --> 00:03:18,520 Onidiro kuris antaŭ vi. 24 00:03:18,700 --> 00:03:22,840 La tuta urbo scias. Ĉiuj viaj amikoj... 25 00:03:22,930 --> 00:03:28,020 — Ŝajne, muziko... — Jes. Mi ordonis, ke oni festu. 26 00:03:28,190 --> 00:03:32,650 Kaj la festo daŭros semajnon. 27 00:03:47,580 --> 00:03:51,030 Mi ne iros en la regnon de ombroj, se iu alia 28 00:03:51,370 --> 00:03:54,460 Konsentos fari tion anstataŭ mi. 29 00:04:23,190 --> 00:04:27,480 — Hermeso? — Kiel vi vidas, ĉi tie vi ne trovos savonton. 30 00:04:27,810 --> 00:04:30,340 Iru tra la mondo. Ĝi grandas. 31 00:04:30,680 --> 00:04:35,980 Estas homoj, kies vivo himuligas kaj mizeras. Pli malbonas, ol Tartaro! 32 00:04:36,220 --> 00:04:38,790 Ili mem ofte diras tiel... 33 00:05:07,060 --> 00:05:12,020 Jes! En milito homoj ne domaĝas alian vivon, nek sian propran. 34 00:05:12,260 --> 00:05:17,470 Tie morto festas. Tie vi trovos tion, kion vi serĉas. 35 00:05:31,090 --> 00:05:34,690 Mi ĉiam venkis! Ankaŭ ĉi-foje mi ne pereos! 36 00:05:34,800 --> 00:05:37,380 Estos la malamiko, kiu pereos pro ĉi tiu glavo! 37 00:05:37,510 --> 00:05:43,670 Ankaŭ mi batalas por venki! Mia fidela gardanto estas la ŝildo! 38 00:05:43,900 --> 00:05:49,150 Al tiu, kiu decidis lasi propravole la mondon, sensencas iri en batalon, 39 00:05:49,390 --> 00:05:52,710 Li ne baru la vojon al aliaj! 40 00:05:53,740 --> 00:05:56,320 Antaŭen, fratoj! 41 00:06:25,100 --> 00:06:26,640 Venko! 42 00:06:26,740 --> 00:06:30,860 Venko, Admeto! Miaj herooj-militistoj, 43 00:06:31,100 --> 00:06:37,090 Atena mem naskis ilin. Rigardu, rigardu, Admeto: 44 00:06:37,170 --> 00:06:42,300 Nin Niko flugila akompanas! Ni venkis! 45 00:06:42,530 --> 00:06:46,580 Rigardu, rigardu, Admeto! 46 00:07:06,120 --> 00:07:11,860 Estu longaj viaj tagoj en la mondo, bona homo, por la bono vivu kune kun vi. 47 00:07:12,310 --> 00:07:15,710 Por mi nelonge restis vivi. 48 00:07:15,790 --> 00:07:18,560 Mi nomiĝas Admeto. 49 00:07:19,230 --> 00:07:22,160 Admeto... Admeto... 50 00:07:22,320 --> 00:07:28,020 Ho, mi aŭdis. Vi mortos antaŭtempe. 51 00:07:28,310 --> 00:07:33,020 Jes, jes, mi aŭdis. Malgaja estas via sorto. 52 00:07:33,630 --> 00:07:38,020 Sed se iu konsentus iri en Tartaron anstataŭ mi, 53 00:07:38,180 --> 00:07:39,990 Mi estus savita. 54 00:07:43,160 --> 00:07:46,530 Diru, ĉu estas homo, pli malfeliĉa ol vi? 55 00:07:46,680 --> 00:07:49,200 Vi ne havas domon, nek homon proksiman... 56 00:07:49,300 --> 00:07:54,200 Malsata, pelata de plebo, diru: por kio estas tia vivo? 57 00:07:54,390 --> 00:08:00,430 Ankaŭ mi foje estas feliĉa... Nokte mi malvarmas, kiel hundo survoje. 58 00:08:00,810 --> 00:08:05,650 Kaj matene la suno min varmigas, birdoj kantas... 59 00:08:06,090 --> 00:08:11,000 Tiam mi estas feliĉa nur pro penso, ke mi vivas ankoraŭ... 60 00:08:11,250 --> 00:08:17,250 Ne... Propravole en Tartaron mi ne iros. 61 00:08:17,580 --> 00:08:19,100 Ne... 62 00:08:27,560 --> 00:08:29,160 Admeto?.. 63 00:08:37,140 --> 00:08:40,840 Por ĉiuj ne gravas, ke mi mortos. Mortos. 64 00:08:41,159 --> 00:08:45,840 Kaj neniam mi estos plu en ĉi tiu mondo. 65 00:09:10,180 --> 00:09:14,050 — Hermeso, kio estas ĉi tio? — Oni vin entombigas. 66 00:09:14,250 --> 00:09:17,570 Venis via lasta tago. 67 00:09:22,410 --> 00:09:27,060 — Kiu estas tiu? — Tanato, dio de morto. 68 00:09:27,350 --> 00:09:31,350 — Kion li volas? — Trinki la oferan sangon. 69 00:09:31,680 --> 00:09:38,270 Li tion faros kaj animo via tuj foriros tien, de kie oni ne revenas. 70 00:09:44,200 --> 00:09:47,230 Ne... Mi ankoraŭ havas tagon. 71 00:09:48,340 --> 00:09:51,510 Lastan tagon. Ĝi estas mia. 72 00:10:03,030 --> 00:10:06,980 Venis mia lasta tago. 73 00:10:16,300 --> 00:10:22,810 Vivu, Admeto! Mi iros en la regnon de mortintoj anstataŭ vi. 74 00:10:26,600 --> 00:10:29,310 Vi vivos... 75 00:10:30,360 --> 00:10:32,450 Alkesto! 76 00:10:56,610 --> 00:11:00,930 Kiam vi diris: "Vivu, Admeto", 77 00:11:02,920 --> 00:11:04,900 Mi eksentis 78 00:11:05,500 --> 00:11:07,870 Kvazaŭ via animo 79 00:11:08,270 --> 00:11:11,620 Tuŝis la mian. Jes, jes. 80 00:11:12,080 --> 00:11:15,790 Mi eksentis ĉi tiun tuŝon. 81 00:12:07,830 --> 00:12:10,270 Kie estas mia amiko Admeto? 82 00:12:10,470 --> 00:12:14,510 Komencu tagmanĝon sola. Li venos baldaŭ. 83 00:12:26,280 --> 00:12:28,440 Kie estas mia amiko Admeto? 84 00:12:28,640 --> 00:12:32,950 Li petas pardonon. Li venos baldaŭ. 85 00:12:39,890 --> 00:12:44,470 — Ho, Hermeso... — Ĉu vi solas? Ĉu enuas? 86 00:12:44,880 --> 00:12:50,010 Mi nenion komprenas: oni regalas bonege, sed la mastroj forestas, 87 00:12:50,340 --> 00:12:54,120 Kaj la servistoj estas kvazaŭ ombroj en la subtera regno... 88 00:12:54,380 --> 00:12:59,520 Aha, mi invitas vin kuŝiĝi ĉe la tablo! 89 00:13:00,360 --> 00:13:03,960 Ĉu vi ne oponos, se mi estos kun la amikoj? 90 00:13:20,470 --> 00:13:24,170 Bonege! Vinisto, vinon por ĉiuj! 91 00:13:31,420 --> 00:13:36,640 Kio estas al vi? Ĉi vi malgajas? Do kuŝiĝu ĉe la tablo, mi mem verŝos por vi! 92 00:13:37,010 --> 00:13:42,980 Ho, fremdlandano... Edzino de Admeto, Alkesto... 93 00:13:56,640 --> 00:13:59,360 Kial do oni ne diris tuj?! 94 00:13:59,630 --> 00:14:04,590 — Admeto ordonis al ili silenti. — Silenti pri morto de Alkesto? 95 00:14:04,700 --> 00:14:09,590 Jes. Por ne malgajigi vian ripozon per siaj larmoj kaj tristo. 96 00:14:09,990 --> 00:14:12,230 Aĥ, Admeto... 97 00:14:12,980 --> 00:14:18,050 — Ni daŭrigu nian festenon! — Ne, necesas ion fari. 98 00:14:18,050 --> 00:14:21,780 — Ne eblas ŝanĝi la sorton. — Ne eblas ŝanĝi la sorton... 99 00:14:22,020 --> 00:14:28,290 Jes. Tro malfruas, Heraklo. Jam la dioj de Tartaro atendas oferojn por si. 100 00:14:28,660 --> 00:14:33,000 Jam al la kuŝejo de Alkesto flugas Tanato, por ŝian animon deapartigi 101 00:14:33,220 --> 00:14:36,910 Kaj forpreni por ĉiam en Tartaron. 102 00:14:58,310 --> 00:15:02,650 Ebligu al mi trinki la oferan sangon! 103 00:15:02,830 --> 00:15:06,220 Inferna ido!.. 104 00:15:06,590 --> 00:15:09,140 Vi ne ricevos tian animon. 105 00:15:09,440 --> 00:15:14,360 — Kion vi volas? — La animon de Alkesto. 106 00:15:17,460 --> 00:15:21,320 Aĉa karnulo!.. 107 00:15:50,320 --> 00:15:53,790 Admeto, Admeto! Ĉi tien iras la hieraŭa gasto. 108 00:15:54,120 --> 00:15:55,600 Heraklo? 109 00:16:07,250 --> 00:16:12,140 Heraklo, ni pensis, ke vi forveturis. Ni bedaŭris, ke ni ne adiaŭis. 110 00:16:14,490 --> 00:16:18,320 Ankaŭ por mi bedaŭrindis forveturi sen adiaŭo. 111 00:16:21,430 --> 00:16:25,310 Ho, jen kio. Kune kun mi estas virino. 112 00:16:28,700 --> 00:16:34,470 Mi donacas ŝin al vi, Admeto, kiel dankon pro via gastamo. 113 00:16:35,000 --> 00:16:39,470 Ne, ne, ne, ne, ne, ne... 114 00:16:43,180 --> 00:16:51,820 Admeto, mi ĵuras al vi — en la tuta mondo vi ne trovos pli belegan! 115 00:16:52,320 --> 00:16:58,780 Almenaŭ rigardu ŝin — kia virino estas antaŭ vi! 116 00:17:01,450 --> 00:17:04,569 Admeto, Admeto! Rigardu: 117 00:17:04,890 --> 00:17:09,569 Tiu ja estas via Alkesto! Viva... Ho, dioj... 118 00:17:09,890 --> 00:17:12,839 Rigardu, rigardu, Admeto! 119 00:17:24,430 --> 00:17:27,690 Kial ŝi silentas? Ĉu tio ĉi ne estas ombro? 120 00:17:27,829 --> 00:17:34,250 Ŝi ne parolos tri tagojn kaj noktojn. Oni faru elaĉetan oferon al la dioj. 121 00:17:34,680 --> 00:17:38,050 Heraklo! Vi savis ŝin... 122 00:17:47,160 --> 00:17:51,420 Ho, granda filo de Zeŭso, vi revenigis gajon de la vivo por mi. 123 00:17:51,940 --> 00:17:55,440 — Restu kun ni. — Aĥ, la ĉevaloj de Diomedo! 124 00:17:55,670 --> 00:18:00,440 Mi devas hasti laŭ la ordono de Eŭrisfeo. 125 00:19:01,610 --> 00:19:03,610 FINO